La instruisto, kiu promesis la maron.Esperanto
La instruisto, kiu promesis la maron De Patricia Font Originala titolo : El maestro que prometió el mar Hispanio – 2023 – 105' Originala versio en la hispana, subtitoloj en Esperanto Traduko : SATeH (Hispana sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda) Ariadna malkovras, ke ŝia avo serĉadas delonge la restaĵojn de sia patro, malaperinta dum la Hispana Enlanda Milito. Decidinte helpi lin, ŝi vojaĝas al Burgos, kie oni elfosas komunan tombo-foson en kiu eble la praavo estas enterigita. Surloke, ŝi ekkonas la historion de Antoni Benaiges, juna instruisto el Mont-Roig del Camp (Tarragona), kiu estis la instruisto de ŝia avo antaŭ la milito. Danke al pionira kaj revolucia instrumetodo por la epoko, Antoni Benaiges komencis transformi la vivon de siaj gelernantoj, sed ankaŭ tiun de la vilaĝo, kio ne plaĉis al ĉiuj.
↗https://kolektiva.media/w/miYBZnQKCPyqgr85MdYbdy